Contes
Feuille Contes
Contes de Pouchkine
Feuille Contes

Fabelo pri ora koko


Tradukis I. Lubjanovskij


Ie ekster rusa limo,
En fremdlanda malproksimo
Regis fama car' Dodon'.
Iam estis li leon' -
Militema kaj fiera,
Por najbaroj tre danĝera.
Sed post jaro pasis jar' -
Kadukiĝis brava car';
Nun pri pac' li revis juste,
Sed najbaroj tiam ĝuste
Ekkuraĝis el-trans lim'
Atakadi lin sen tim'.
Armis li armeon grandan
Por defendi la carlandon
Kontraŭ svarmoj kaj panik'
Pro malica malamik'.
Estis spertaj generaloj,
Sed ne trafis al bataloj:
Marŝas norden regiment' -
Sed surprizas orient'!
Trupoj tien, tamen hordo
Nun minacas jam de nordo.
Car' Dodono ploris eĉ,
Ĉesis dormi pro la streĉ' -
Ne carado, sed infero.
Plendas caro en letero
Al sorĉisto kaj saĝul',
Astrologo kaj kastrul', -
Eble helpos li ĉe l' plago.
Baldaŭ venis tiu mago
Kaj prezentis al Dodon'
Oran kokon je dispon'.

Conte du coq d'or

"Jen sur stang' en altan lokon
Levu vi ĉi tiun kokon,
Kaj la birdo servos vin
Sen perfido, sen obstin':
Se nenio vin insidos,
La koket' kviete sidos;
Se minacos vin danĝer',
Ĉu invado, ĉu konker',
Ĉu tumulto, ĉu alarmo,
Ĉu alia ia svarmo -
Tuj al la danĝera lok'
Turnos sin la ora kok',
Kaj kun flame ruĝa kresto
Kikirekos li sur nesto."
La kastriton nia car'
Rekompencas sen avar'.
"Nun unuan vian peton
Tuj plenumos en kompleto
Mi por tiu ĉi komplez' ", -
Diris li en ĝojfrenez'.
De sur stang' la ora koko
Gardas kontraŭ limprovokoj:
Ĵus danĝero ĉe la rand'
Ekminacas al carland',
Tuj la kok' ekkikirekas,
Generalojn carajn vekas.
Ne carado, sed eden' -
Reĝu kuŝe sur kusen'.
Kaj najbaroj ekdomaĝis,
Plu ataki ne kuraĝis,
En konfuzo kaj en tim'
Retiriĝis for de l' lim'.

Conte du coq d'or

"Pasis unu jar', alia,
Sidas pace kok' magia.
Foje en matena fru'
Vekis ĉiujn laŭta bru':
"Caro! Patro de l' popolo!
Krias ĉefo de patrolo, -
Car', vekiĝu! Ja milit'!"
"Kial bruo kaj ekscit'? -
Diras kun osced' Dodono,
Ĉu rabistoj? Ĉu friponoj?"
Kaj respondas ĉefpatrol':
"Car"! Panikas la popol',
Krias kok' al orient',
Kvazaŭ tie akcident' ."
"Tempo urĝas! Ho, ĉieloj!
Ĉiuj tuj al siaj seloj!"
La carid' pli aĝa tuj
Gvidas trupon al fremduj'.
La koketo kvietiĝis,
Kaj la car' reendormiĝis.
Jen semajno pasis jam,
Pri la trup' - nenia fam':
Ĉu okazis jam batalo,
Mankas kia ajn signalo.
Ree krias l' ora kok',
Ree laŭ Dodona vok'
Kolektiĝas regimento;
Gvidas ĝin al oriento
La pli juna cara fil'.
Kaj denove la trankvil'.
Du semajnoj pasis, tamen
Pri la trap' - nenian famon.

Conte du coq d'or

Ree krias ora kok',
Ree laŭ Dodona vok'
Tria trup' al front' rapidas,
Mem Dodon' la trupon gvidas.
Sen bivakoj, sen prokrast'
Marŝas cara trup' kun hast'.
Nek kadavrojn, nek vunditojn,
Nek tendaron, nek militon
Oni vidas. Strange... tre!..
Malaperis la arme'!
Post semajn' ĉe horizonto
Ekaperis alta monto;
Vidas caro, luksa tend'
Staras apud monta fend',
Ĉe la tendo en silento
Kuŝas liaj regimentoj -
Ĉiuj mortaj!.. "Bona di'!"
Al la tendo kuras li...
Vidas la okuloj caraj:
Ambaŭ liaj filoj karaj
Mortaj kuŝas sur la ter'
Sen kirasoj, en koler'
Per glavpintoj fraton frato
Trapikinte sen kompato.
Nebriditaj du ĉevaloj
Paŝtas sin en sangaj valoj.
"Miaj filoj! Vi pereis, -
Kun malĝoj' Dodon' ekveis, -
Ve al mi! Kruela sort'!
Miajn filojn rabis mort'!"
Ĉiuj veas kun Dodono.
Montoj, valoj pro resono
Skuis sin. Dum ĉi-lament'
Malfermiĝis silka tend'...
Kaj sur sojlo la fraŭlino,
De Ŝemana land' reĝino,
Bela kiel frumaten',
Tenas baskon de l' kurten'.

Conte du coq d'or

Kiel antaŭ sun' noktuo,
Eksilentis car'. Kun ĝuo
Ŝin rigardas, kaj el kor'
Malaperas la angor'
Pri la mort' de l' filoj bravaj.
Kun ridetoj ĉarme-ravaj
Je la man' kondukas lin
En la tendon la reĝin'.
Ŝi sidigas lin ĉetable
Kaj regalas tre agrable;
Post regalo, post festen'
Lin kuŝigas sur kusen'.
Kaj ravita, enĉarmita
Plensemajnon senmedita
Li festenas ĉe l' reĝin',
Obeante plene ŝin.

Conte du coq d'or

Fine post semajn' ebria,
Frunte de armeo sia
Car-Dodon' kun la reĝin'
Al la hejm' direktas sin.
Ilin laŭta fam' eskortas,
Ver-malveron ĉien portas,
Kaj renkontas la popol'
Ilin ĉe la metropol'.
Ĉiuj kuras post la ĉaro,
Kie sidas reĝa paro,
Laŭdas ilin kun emfaz'...

Conte du coq d'or

Jen Dodon' en homamas'
Vidas kun araba ĉapo
Sur la cigne-blanka kapo
La kastritan magon kaj
Lin salutas kun la gaj':
"He, saĝul'! Al mi aliru,
Kiel nun vi fartas? Diru!"
"Car', - respondas griza mag',
Venis tempo de l' repag':
Mian peton vi promesis
Tuj plenumi. Ĉu forgesis
Vi komplezon de l' amik'
Dum danĝero kaj panik'?
Donu do al mi fraŭlinon,
De Ŝemaĥa land' reĝinon."
Al Dodon' ne plaĉis pet',
Kaj li diras kun impet':
"Ĉu satano vin posedas?
Ĉu frenezo vin obsedas?
Mi promesis, vere, jes,
Tamen via pet' - eksces'!
Kion faros vi kun ino?
Havu limojn la inklino.
Povas mi por la bonfar'
Vin kompensi sen avar':
Petu rangon altan, monon,
De l' carlando eĉ duonon -
Ĉion donos mi al vi."
"Sole ŝin deziras mi!
Donu do al mi fraŭlinon,
De Ŝemaĥa land' reĝinon."
Li obstinis tiel, ke
Caro kraĉis: "Ne kaj ne!
Vi provokas kolizion,
Do ricevos vi nenion.
Ne laŭ ago amfervor'!
Pelu lin, gardistoj, for!"
La kastrulo provis pledi,
Sed pli bone estus cedi:
Lin per sia irbaston'
Frapis forte car-Dodon' -
Al la mago venis fino.
Ĉies tim', sed la reĝino:
Ĥa-ĥa-ĥa kaj ĥi-ĥi-ĥi!
Ĉu ne timas pekon ŝi?

Conte du coq d'or

Car' eksentis malkvieton,
Sed afektas la rideton.
Tra la urba pord' Dodon'
Enveturas kun impon';
Sed subite sono stranga -
La koket' de l' pinto stanga
Svinge flugas al la car'
Kaj sur kapon de la car'
Ĝi sidiĝas, kikirekas,
Lin je la tempio bekas,
Kaj Dodono kun stertor'
Falas - kaj la vivo for.
La reĝin' do malaperis,
Kvazaŭ song' forefemeris.

Conte du coq d'or

La fabel' - nur ŝerco, lud',
Tamen estas ĝi alud'.

Version française (extraits)     Version russe intégrale


Mythes

AccueilContesContes de Pouchkine


© Russie virtuelle