Contes
Feuille Contes
Contes de Pouchkine
Feuille Contes

Fabelo pri popo
kaj lia dungito Balda


Tradukis I. Lubjanovskij


Conte du pope et de son ouvrier Ballot

Vivis pop',
Frunto - ŝtipa glob'.
Iras la pop' tra bazaro
Kaj scivolas pri specoj de varoj.
Kaj jen Balda marŝas,
Rekte al pop' paŝas.
"Kial, pop', vi frue vin levis?
Kion trovi vi revis?"
Respondas la pop': "Mi serĉas serviston:
Kuiriston, hakiston, plugiston.
Sed kie trovi la similan
Dungiton malkaran, humilan?"
Diras Balda: "Mi servos al vi modele,
Fervore kaj tute fidele.
Ne estu tre alta salajro -
Tri fingrofrapojn surfrunten al vi dum jaro."
Enpensiĝis la pop',
Jam antaŭe jukas la frunto-glob':
Ja ies tri frapoj - bombardo,
Sed li konfidis al la rusa hazardo.
Diras la pop': "Konsentite,
Por ni ambaŭ estos profite.
Do vivu en mia korto,
Laboru kun fervoro kaj forto."
Loĝas Balda ĉe l' popo en stalo,
Dormas sur pajlo,
Manĝas kiel kvaropo,
Laboras kiel sepopo;
Jam frumatene li mil farojn faras,
Plugas, sterkas, hakas, riparas,
Hejtas fornon, ĉion pretigas,
Kuiras ovon kaj mem senŝeligas.
La popedzino pri Balda kontentas,
La poptilino pri Balda sentimentas,
La popido lin "onklo" titolas,
Balda post laboro kun li petolas.
Nur la popo Balda'n malŝatas,
Malafable al li rilatas.
Pri la pago li pensas kun timo,
Pasas la jar' - de l' kontrakt' venas limo.
Li nek manĝas, nek trinkas, nokte angoras,
Jam antaŭe la frunto doloras.
Al la edzino li ĉion konfesas:
"Tiel kaj tiel - kion fari necesas?"
La virina cerbo ja estas lerta,
Por ĉiuj artifikoj sperta.
"Mi vin povas, - ŝi diras, - instrui,
Kiel la kontrakton detrui:
Donu al Balda iun taskon nur skize,
Tamen la plenumon postulu precize.
Tiel la frunton vi savos de l' klako
Kaj Balda'n lasos sen pago."
Sin eksentis la pop' pli facile
Kaj rigardas Balda'n pli trankvile.
Jen li vokas lin per tono sinjora:
"He, Balda, mia dungito fervora,
Devas diabloj ĉiumonate
Pagi tributon al mi akurate,
Do miaj aferoj estus agrablaj,
Sed jam tri jarojn ne pagas diabloj.
Post manĝo vi vin al ili direktu
Kaj la tributon kolektu."
Balda al la popo nenion rediris
Kaj tuj al marbordo foriris.
Tie la kablon komencis tordi
Kaj ĝian randon en maron debordi.
Jen aperas el mar' ĉefdiablo:
"Diru, Balda, por kio la kablo?"
"Mi volas per ĝi la maron eksciti
Kaj kun via gento malpura kviti."
La maljunan diablon kaptis angoro:
"Diru, pro kio la malfavoro?"
"Pro kio? Vi ja tributon pagi ĉesis,
Vi pagotempon tute forgesis.
Tuj mi faros por mi amuzon
Kaj por vi, hunda gento, konfuzon."
"Balda, kara, atendu minuton,
Ni pagos plene al vi la tributon.
Atendu, mi la nepon invitos."
Balda pensas: "Nu, ĉi tiun mi superspritos!"
Jen aperas la diablido,
Miaŭas, kiel malsata katido:
"Nu, kampul-Balda, saluton!
Kian vi postulas tributon?
Pri tributo ne aŭdis diabloj.
De kie do tiuj ĉi malagrabloj?
Tamen ni pagos post la deca trakto,
Laŭ reciproka kontrakto, -
Por ke poste ne estu eraro,
Ni vetkuru, Balda, ĉirkaŭ la maro,
Kiu ĉi tien la unua revenos,
Tiu la tributon prenos."
Balda ekridis: "Diablo amuza!
Kion vi elpensis, ruza!
Ĉu vi intencas kun mi vetkuri,
Kun mi, kun Balda mem konkuri?
Konkuranto vi estas kuraĝa,
Sed vi vetu kun mia frat' malpliaĝa."
Iras Balda en apudan arbaron,
Kaptas tie de leporoj paron,
Unu ŝovas en sakon kaj returne rapidas.
La diablido sur la bordo sidas.
Je oreloj Balda la leporon balancas:
"Jen vi sub mia fajfilo dancos;
Por vetkuri kun mi, diablo,
Al vi mankas ankoraŭ kapablo -
Tio estus nur perdi tempon sensence,
Prefere vetkuru kun mia frato komence.
Foj'-du-tri! Galopu for!"
Ekkuris la diablido kaj la lepor' -
La unua ĉirkaŭ la maro,
La dua al la hejma arbaro.
Fine kun elŝovita lango,
Ĉirkaŭinte la maron, kun enfalintaj vangoj
La diablido sufoke finiŝas,
Sur la frunto ŝviton per la mano viŝas,
Kredante, ke li venki sukcesis,
Sed Balda jam la fraton karesas
Kaj diras: "Ho mia frato,
Vi laciĝis, ripozu, amato."
La diablido ektremis,
Perdis kuraĝon, la voston subpremis,
Strabe gapas al la leporo.
"Atendu, mi baldaŭ revenos kun oro."
Al la avo li venis, raportas: "Afero domaĝa!
Min superkuris Balda malpliaĝa!"
Streĉe la maljuna diablo pensis,
Sed Balda tiel brui komencis,
Ke la tutan maron agitis
Kaj sur ĝi ondadon ekscitis.
La diablido revenis: "Kial vi koleras?
Ni plene la tributon al vi liveros.
Tamen... ni ankoraŭ unufoje vetos:
Kiu bastonon pli foren ĵetos,
Tiu portu hejmen la tributon.
Ĉu vi timas elartikigi la kubuton?
Kion vi atendas? Ĉu vi havas dubon?"
"Ne, mi atendas jen tiun nubon -
Mi tien ĵetos vian bastonon
Kaj poste ankaŭ vin, friponon."
La diablidon timigis ĉi tiu sorto,
Li kuris al la av' kun raporto.
Kaj Balda krias terure al diabloj,
Kaj ree minacas per kablo.
La diablido elsaltis: "Kial vi bruas? Sufiĉe!
La tributon ni pagos, tamen kondiĉe..."
Ne, - diras Balda kun malico, -
Nun estas mia vico,
Nun la taskon mi donu,
Kaj la kondiĉon mi proponu;
Ni vidu, kiel statas via spino:
Jen tie pastas sin ĉevalino,
Se vi ŝin levi fortos,
Kaj ŝin duonverston portos,
Estu la tributo via,
Se - ne, ĝi estu mia."
La diablido ŝovis sin
Sub la ventron de l' ĉevalin',
Sin streĉis risorte,
Penis tutforte,
Sin iom levis, du paŝojn iris,
Je la tria falis, apenaŭ spiris.
Balda al li: "Stulta satano,
La veto kun mi estas vano.
Vi ne povis ŝin porti per manoj eĉ,
Kaj mi per piedoj portos sen streĉ' ."
Sur la ĉevalinon Balda saltis,
Rajdis verston, nur tiam haltis.
La diablido kuris en tim' kaj teruro
Al la av' kun raport' pri fiask' je konkuro.
La diabloj diskuton aranĝis:
"Kion fari?" Obstini ili plu ne kuraĝis,
Sakon kun oro sur Balda'n ŝarĝis.
Balda hejmen peze paŝas.
Lin ekvidinte, la popo sin kaŝas
Post la dorson de la edzino,
Detenas spiradon en la sino.
Balda trovis la malfeliĉan
Kaj postulas la pagon laŭkondiĉan.
Kun dentoskrapo
Metas la pop' la frunton al frapo:
De l' unua frap'
Saltis la popo super la kap';
De la dua, akuta,
Fariĝis la popo muta;
Kaj de l' frapo tria
Fariĝis stulta popo nia.
Kaj diras Balda insida:
"Ke ne estus vi, popo, avida."

Conte du pope et de son ouvrier Ballot

Version française (extrait)     Version russe intégrale


Mythes

AccueilContesContes de Pouchkine


© Russie virtuelle