Contes
Feuille Contes
Contes de Pouchkine
Feuille Contes

Fabelo pri caro Saltano,
lia filo - glora kaj fortega prodo
princo Gvidono Saltanoviĉ, kaj pri belega caridin’ Cignino


Tradukis N.M. Fedotov


Conte du roi Saltan

Ĉe fenestro tri fraŭlinoj
tardvespere spinis linon.
"Se mi estus caredzin’, -
diras unu junulin’, -
farus mi por mond’ baptita
tuj festenon plej solidan."
"Kaj se iĝus mi carin’, -
diris dua la fratin’,-
por la tuta mond’ en solo
teksus multe mi da tolo."
"Se estiĝus mi carino, -
tria diris en la fino, -
naskus mi al car’-patron’
prodon por la glora tron’.”

Conte du roi Saltan

La promeson ĵus ŝi faris,
pordo feble tuj ekknaris,
kaj eniras ĉambren car’,
la de tiu land’ cezar’.
Ja dum tuta ĉi babilo
staris li post la barilo;
la parol’ de l’ lastulin’
evidente ĉarmis lin.
"Nu, saluton, belulino,
iĝu,- diras li,- carino:
en septembro la monat’
do naskiĝu l’ promesat’.
Kaj vi ambaŭ, karulinoj,
levu vin de viaj spinoj,
akompanu nepre min
kun fratino - la carin’.
Unu servu por kuiro,
dua teksu laŭ deziro!"
Car eliris, kaj en pac’
Ĉiuj iris al palac’.
Li nelonge sin preparis:
samvespere nupton faris
kaj kun juna la carin’
por festen’ sidigis sin.

Conte du roi Saltan

Fine ilin metis gastoj
eburliten senprokraste,
por ke l’ novgeedza par’
restu sola kaj sen bar’...
La kuiristino ploras,
kaj la teksistin’ angoras
kaj turmentas ili sin
per envi’ al caredzin’.
Je l’ unua nokt’ carino
ekkoncipis laŭ destino.
Sed nur unu pasis tag’ -
jen milita venis plag’.
Sur ĉevalo brave side,
al l’ edzino lastrevide
car’ ordonis gardi sin,
se ŝi vere amas lin.
Dum Saltan’ batalas fore
longan tempon kruelkore,
Dio donas al carin’
filon grandan je arŝin’.
Flegas bebon la patrino
kiel pri l’ aglid’ aglino.
Ŝi al car’ per kurier’
sendas ĝojon en leter’.
La fratinoj, pro envio,
kun la svatistin’ en trio
kurieron ruzhaltigas,
de l’ letero lin senigas.
Kaj kun nova kurier’
sekvas jena, do, leter’:
"Jam naskiĝis de l’ carin’
ĉu fileto, ĉu filin’:
nek musido kaj nek rato, -
monstra besto-nekonato."
Ekscitite pro malver’
de malica ĉi leter’,
caro volis en kolero
pendumigi kurieron.
Sed pensinte pri l’ afer’,
lin resendis kun paper’:
"Ĝis reven’ atendu reĝon
por decido lia leĝa."
Rajdas haste l’ kurier’,
fine venis kun paper’.
Sed fratinduop’ malice
kun la svatistin’ samvice
tuj drinkigas lin ĝis sven’
kaj prirabas, do, sen pen’.
En malplenan sakon lian
ŝovas skribon la alian -
kun ebria kurier’
venis jena la leter’:
"Car’ ordonas al bojaroj
tuj, sen vana temp-malŝparo,
kaŝe inon kun la id’
ĵeti maren sen hezit’."
La bojaroj (kion fari)
ne aŭdacis kontraŭstari,
kaj veante pri la car’
kaj carin’, kun koramar’
en dormĉambron ŝian iris,
kaj pri l’ carordono diris,
transdoninte caran vorton
pri kruela ŝia sorto,
kaj post la ukaz-deklar’,
sen la vana temp-malŝpar’,
en barelon ŝin kaj filon
lokis, peĉis la kovrilon,
rulis for al ocean’ -
laŭ ordon’ de car’ Saltan’.

Conte du roi Saltan

La ĉiel’ brilstela lumas,
blua mar’ per ondoj bruas:
nubo iras laŭ ĉiel’,
flosas mare la barel’.
Kvazaŭ en angor’ vidvino,
ploras en barel’ carino,
tie kreskas kun trankvil’
ĉiuhore ŝia fil’.

Conte du roi Saltan

Tago pasis, ŝi sopiras...
Kaj l’ infan’ al ondo diras:
"Ho, ludema mia ond’!
Regas vi en mara mond’,
kie volas - plaŭdas, bruas,
marajn ŝtonojn vi detruas,
kovras bordon de la ter’,
portas ŝipon kun leĝer’.
Nin ne lasu al marfundo
kaj al seka ĵetu grundo!"
Kaj obeis lin la ond’:
la barelon al la bord’
ĝi elportis tuj humile
kaj replaŭdis for trankvile.
Sur solida tero sin
filo savis kun patrin’.
Sed barelon kiu fendos?
Dio ilin ĉu ofendos?
Fil’ apogis per kapet’
sin en fundo kun impet’,
streĉis iomete forton
kun la vort’: "Ĉi tie pordon
kiel fari sen topor’?" -
kaj elpuŝis fundon for.
En liber’ nun ili ambaŭ;
vidas: jen montet’ sur kampo,
kaj ĉirkaŭe bluas mar’,
verdas sur altaĵ’ arbar’.
Fil’ ekpensis: "Manĝo bona,
tamen, jam por ni bezona."
Branĉon rompis li de kverk’,
fleksis arkon de ĉi verg’,
ŝnuron de la kruc’ deŝiris,
pintojn de l’ pafark’ kuntiris,
faris sagon el kanet’,
akran kiel bajonet’,
kaj ekiris la valrandon
serĉi strande ĉasviandon.
Jen li venas al la mar’ -
aŭdas ĝemon en ondar’...
Kaj la maro - vidas filo -
en alarmo, maltrankvilo.
Cigno naĝas en terur’,
flugas super ĝi vultur’;
kaj la povra malfacile
plaŭdas, svingas perflugile...
Per ungegoj, akra bek’
jam rabist’ kun naŭza blek’
pretis cignon sangavide
ekataki plej rapide...
Sed subite sag’ ekfajfis
kaj vulturan kolon trafis -
verŝis sangon la vultur’,
por pafinto - ja plezur’.

Conte du roi Saltan

Vidas li - vulturo dronas,
sed nebirda kriĉo sonas:
cigno naĝas ĉe l’ vultur’,
bekas kapon de l’ rabul’,
pereigi ĝin rapidas,
per flugiloj bat-likvidas -
kaj post drono de l’ bandit’
diras voĉe al carid’:
"Vi, carido, mia savo,
min defendis kun la bravo,
ne malĝoju, ke pro mi
vi ne manĝos tagojn tri.
Ke en mar’ pereis sago,
tio ĉi ne estas plago.
Poste mi per serva far’
rekompencos sen avar’.
Vi ja ne pro cigno pafis,
sed de mort’ knabinon savis;
ne vulturon vundis sag’ -
la sorciston trafis plag’.
Mi forgesos vin neniam.
Povos trovi min vi ĉiam.
Nun revenu al patrin’
kaj sen trist’ dormigu vin."
Flugis for cignin’ en fino,
kaj carido kun carino
dormis post la streĉa tag’
kun malplena, ve, stomak’.
Filo, dormon satĝuinte,
noktajn sonĝojn forskuinte,
kun mirego en anim’
vidas urbon en proksim’.
Muroj kun krenelaj turoj.
Brilas post la blankaj muroj
de preĝejaj kapoj or’.
Monaĥejoj, plu, en for’.
La carinon tuj li vekas;
"Aĥ!" - ekkrias ŝi, miregas.
"Tio, - diras li, - ne fin’:
amuziĝas la cignin’.”
La patrino kun la filo
venas al la urbbarilo,
jen renkontis sonorad’
ilin en surdiga grad’.

Conte du roi Saltan

Homa mar’ ĉirkaŭe plaŭdas,
templa ĥoro Dion laŭdas,
la korteg’ en oraj ĉaroj -
antaŭ ili kun fanfaroj.
Ĉie la salutoj sonas,
kaj caridon oni kronas
per princĉapo kaj en fin’
sia ĉefo nomas lin;
kaj en la ĉefurbo-mezo
kun carina ben-permeso
li ekregis sur la tron’
sub la nomo princ’ Gvidon’.
Sur la maro vento blovas
kaj ŝipeton fore movas
tra la ondoj al fincel’
sub la plenblovata vel’.
La ŝipanoj tre miregas
kaj tumulte surferdekas,
sur konata la insul’
jen miraklo por okul’.
Nova urb’ orkapa brilas,
la haven’ post dig’ trankvilas,
pafas de la bord’ kanon’:
albordiĝi la ordon’.
Kajon ŝipanar’ surtretas,
princ’ Gvidon’ ĝin gasti petas
kaj regalas sen avar’
kun demando al gastar’:
"Kion, gastoj, vi negocas
kaj nun kien plu vi flosas?"
La ŝipanoj - por respond’:
"Ni veturas tra l’ tutmond’
kaj negocis ni per feloj
de arĝenta vulp’, zibeloj;
nun alvenis la moment’
por vojaĝ’ al orient’,
preter la insul’ Bujano
al la glora car’ Saltano..."
Princ’ al ili diris nur:
"Estu bona la vetur’
tra la maro-oceano
al la fama car’ Saltano
kun salut’ en mia nom’."
Gastoj - vojen, kaj Gvidon’
la ŝipkuron al la foro
sekvas borde kun angoro.
Eke vidis sur la mar’ -
cigno blankas en ondar’ -
"Bonan tagon, princo bela!
Kial estas vi malhela?
Kio do ĉagrenas vin?" -
alparolas la cignin’.

Conte du roi Saltan

Princ’ respondas: "La angoro
min suĉadas ĉe la koro,
kaj formanĝas min sopir’:
vidi patron - jen dezir’."
Ŝi - al princo: "Jen amaro!
Sed ĉu volas vi trans maro
flugi post la ŝipo tuj?
Transformiĝu, princ’, je kul’!"
Ŝi flugilojn svingis skue,
ekplaŭdigis akvon brue,
kaj aspergis tutan lin,
de la kapo ĝis la spin’.
Malgrandiĝis tuj bravulo
kaj estiĝis eta kulo,
flugis zume kun impet’,
ŝipon trafis en moment’
kaj sin kaŝis sen prokrasto
li en fendon de la masto.
Gaje bruas freŝa vent’,
kuras gaje la ŝipet’
preter la insul’ Bujano
al la glora car’ Saltano,
kaj la aspirata land’
jam videblas de l’ ŝiprand’.
Gastoj bordon jen surtretas,
caro ilin gasti petas,
kaj post ili al palac’
flugas kulo kun aŭdac’.
Sidas en ĉambreg’ brilanta
car’ en kron’ ordiamanta
survizaĝe - nur ĉagren.
Fratinparo, laŭ kutimo,
kune kun la svatistino
sin sidigis apud car’;
ĉirkaŭ trono – gardistar’.
Gastoj sidas ĉe la tablo,
l’ car’ demandas kun afablo:
"Hoj vi, gastoj-sinjorar’,
kien iris vi tra mar’?
Kiom bonas viv’ postmara?
Kaj en mondo kio - rara?"
Sekvis de l’ gastar’ respond’:
"Ni navigis ĉirkaŭ l’ mond’.
Ne malbonas viv’ trans maro,
kaj en mond’ - jen kia raro.
Kuŝis ŝtoninsul’ en l’ mar’
sen haven’ kaj loĝantar’,
nur - eben’, malplena loko:
sole kverk’ - sur kruta roko.
Staras nun sur tiu spac’
nova urbo kun palac’,
kun orkapaj temploj belaj,
kun ĝardenoj ĉekastelaj.
Princas tie sur la tron’
salutanta vin Gvidon’.”
Car’ Saltan’ miraklon miras:
"Se plu vivos mi, - li diras,
gastos sur raraĵ-insul’
ĉe Gvidono kun plezur’."
La fratinoj malestime
kun la svatistin’ sentime
spitas kontraŭ carvetur’
al mirakla rarinsul’.
"Vere, mirindaĵo rara,
kvazaŭ eĉ neordinara, -
diras la kuiristin’, -
urbo ĉe la marosin’!
Jen miraklo de l’ naturo:
loĝas sub pice’ sciuro’
kaj kantante por plezur’,
fendas nuksojn la sciur’.
Sed la nuksoj ja - juveloj:
oraj estas ĉiuj ŝeloj,
kaj smeraldoj - la kernar’;
tio estas vera rar’."
Miras ege car’ sincere,
sed ekzumis kul’ kolere
kaj al dekstra la okul’
de l’ onklino pikis kul’.
Pro dolor’ ŝi rigidiĝis,
la okul’ invalidiĝis.
Kulon ĉasas teksistin’,
servistar’ kaj svatistin’.
"Ci, kulaĉ’, damnita besto!
Batu ĝin!.." Sed tra l’ fenestro
li trankvile kaj sen bar’
flugis hejmen trans la mar’.
Ree princ’ al maro venas,
ĝin rigardas, malesperas.
Vidas - sur la mara sin’
Naĝas blanka la cignin’.
"Bonan tagon, princo bela!
Kial estas vi malhela?
Kio do ĉagrenas vin?" -
lin demandas la cignin’.
Princ’ respondas: "La angoro
min forsuĉas ĉe la koro;
logas min mirinda rar’.
Aŭdis mi, ke en arbar’
estas sub pice’ - sciuro,
la miraklo de l’ naturo;
kun kantado por plezur’
fendas nuksojn la sciur’.
Sed la nuksoj - la juveloj,
oraj estas ĉiuj ŝeloj,
kernoj - pursmeraldo nur;
Ĉu mensogo pri sciur’?"
La cignin’ al princ’ respondas:
"Veron la popol’ rakontas:
scias mi pri la sciur’,
sed sufiĉas jam, karul’!
Ne malgaju; amikece
servos vin kun ĝoj’ mi dece."
Princ kun vigligita kor’
iris hejmen sen angor’.
Li revenis al palaco;
vidas: sur la larĝa placo,
sub pice’ sciur’ laŭorde
orajn nuksojn fendas morde,
la smeraldojn apartigas
kaj la ŝelojn dispartigas
po egalmezura kvant’,
kun alfajfo dum la kant’
antaŭ tuta svarmo homa:
"En ĝardeno fruktlegoma...”
Princ’ ekmiris pri l’ spektakl’,
diris: "Dankon pro mirakl’.
Brave, ho, cignino! Dio
benu vin per ĝoj’ samtia."
Li farigis kun plezur’
kristaldomon por sciur’,
gardon ĉe l’ domet’ ordonis,
trezoriston, krome, donis -
konti nuksojn kun rigor’;
princa - or’, sciura - glor’.

Conte du roi Saltan

Suite     Version française (extraits)     Version russe intégrale


Mythes

AccueilContesContes de Pouchkine


© Russie virtuelle