Contes
Feuille Contes
Contes de Pouchkine
Feuille Contes

Fabelo pri caro Saltano,
lia filo - glora kaj fortega prodo
princo Gvidono Saltanoviĉ, kaj pri belega caridin’ Cignino


Tradukis N.M. Fedotov


Laŭ la maro vento blovas
kaj ŝipeton pluen movas;
kuras onde ĝi al cel’
sub levita blanka vel’
preter kruta la insulo,
preter urbo-la-grandulo;
pafas de la kaj’ kanon’ -
albordiĝi la ordon’.
Bordon la gastar’ surtretas,
princ’ Gvidon’ ĝin gasti petas,
kaj manĝigas, kaj trinkigas,
kaj respondi ĝin instigas:
"Kion, gastoj, vi negocas
kaj nun kien plue flosas?"
Estis de l’ gastar’ respond’:
"Ni veturis ĉirkaŭ l’ mond’
kaj negocis per ĉevaloj,
Ĉiuj - maskloj de l’ Don-valoj,
sed nun venis tempolim’,
kuŝas voj’ al malproksim’,
preter la insul’ Bujano
al la glora car’ Saltano..."
Princ’ al ili diris nur:
"Estu bona la vetur’
laŭ la mar’ kaj oceano
al la glora car’ Saltano,
kun salut’ de l’ princ’ Gvidon’.
Diru ĝin en mia nom’."
Gastoj al li riverencis,
plu vojaĝon rekomencis.
Princ’ rigardas al la mar’ -
la cignin’ jam en ondar’.
Ŝin petegas princ’: "Anim’
tiras min al malproksim’..."
Kaj aspergis ree lin
tuj abunde la cignin’:
nun per tiu sorĉa duŝo
princ’ momente iĝis muŝo,
inter maro kaj ĉiel’
alŝipiĝis ĉe la vel’.
Gaje muĝas freŝa vent’,
gaje kuras la ŝipet’
preter la insul’ Bujano
al la fama car’ Saltano.
Kaj la dezirata land’
jam videblas de l’ ŝiprand’.
Jen la gastoj bordon tretas’,
caro ilin gasti petas,
sekvis ilin al palac’
la bravulo kun aŭdac’.
Sidas en ĉambreg’ brilanta
car’ en kron’ ordiamanta,
sur la tron’ sub baldaken’,
kun vizaĝo en ĉagren’.
Teksistin’ kaj svatistino
Kune kun kuiristino
sidas apud car’ en vic’,
bufe gapas kun malic’.
La regal’ por gastoj pretas
car’ rakonti ilin petas:
"Hoj vi, gastoj-sinjorar’,
kien iras vi sur mar’?
Kiom bonas viv’ postmara?
Kaj en mondo kio - rara?"
Sekvis de l’ gastar’ respond’:
"Ni navigis ĉirkaŭ l’ mond’.
Ne malbonas viv’ trans maro,
Kaj en mond’ - jen kia raro.
Kuŝas sur la mar’ insul’,
sur insulo urb-grandul’
kun orkapaj temploj belaj,
kun ĝardenoj ĉekastelaj;
sub piceo ĉe palac’ -
dom’ kristala sur la plac’;
kaj en ĝi sciur’ dresita -
kia talentulo sprita!
Kun kantado por plezur’
fendas nuksojn la sciur’.
Kaj la nuksoj ja - juveloj:
oraj estas ĉiuj ŝeloj,
ene - kernoj el smerald’;
la sciur’ - sub firma gard’.
Gin prizorgas servistaro.
Kaj kontisto de la caro
kontas nuksojn kun rigor’;
de l’ arme’ - al ĝi honor’.
Kaj stampigas el la ŝeloj
por cirkul’ tra l’ mond’ moneroj.
Junulinoj nuksokemojn
ŝutas en la kelinternojn.
En palac’, ne en kaban’,
loĝas ĉiu ajn urban’.
Princas tie sur la tron’
salutanta vin Gvidon’."
Car’ Saltan’ miraklon miras.
"Se plu vivos mi, - li diras, -
gastos sur raraĵ-insul’
Ĉe Gvidon’ mi kun plezur’."
Kaj denove kun obstino
svatinpar’ kun svatavino
spitas al la cardecid’,
malhelpante al vizit’.
Kun rideto, sub sordino
diras ruze teksistino:
"Kia mir’ - en procedur’
ronĝas nuksojn la sciur’:
l’ orajn ŝelojn dispartigas
kaj smeraldojn apartigas?
Nin de ĝi ne trafu ŝok’,
Ĉu ĝi - vero aŭ mensog’.
Ja mirakl’ alia estas:
mar’ ekŝvelas, ektempestas,
bolas, muĝas kun sovaĝ’,
ĵetas brue sin al plaĝ’,
ĝin inundas ondohorde -
kaj el mar’ aperas borde,
skvamardante en akord’
bravaj prodoj en la ord’.
Ĉiuj tridek tri junaĝaj,
altaj, belaj kaj kuraĝaj,
ĉiuj servas kun fervor’.
Ilin gvidas Ĉernomor’.
Jen - miraklo, vera raro,
eblas diri sen eraro!"
Gastoj saĝaj tamen mutas,
kontraŭ tio ne diskutas.
Caro miras kun sincer’.
Princ’ ekzumis kun koler’,
kaj... enpikis muŝ-bravulo
livan de l’ onklin’ okulon
Ŝi ekĝemis, paliĝinta:
"Aj!" - okul’ ekŝvelis blinda.
"Kaptu, - krias svatistin’, -
hej vi, premu, premu ĝin!"
Ciuj kuras en malordo:
"Ci, atendu!" Sed tra l’ pordo
princ’ trankvile kaj sen bar’
flugis hejmen trans la mar’.
Ree princ’ al maro venas,
de l’ sopir’ kaj zorgo plenas;
vidas en la blua mar’
la cigninon sur ondar’.
"Bonan tagon, princ’ bonkora!
Kial vi - deprimhumora?
Kia premas vin turment’?" -
diras ŝi en la kunsent’.
L’ princ’ respondas: "Trist-angoro
min suĉadas ĉe la koro -
volus mi, ke mirakleg’
estu ja sub mia reg’."
"Kia, do, mirakl’ ĝi estas ?"
"Mar’ ekbolas, ektempestas,
muĝas, hurlas ondoband’,
brue ĵetas sin al strand’,
displaŭdiĝas sovaĝhorde,
kaj el mar’ aperas borde,
skvamardante, en akord’
prodoj en la strikta ord’.
Ĉiuj tridek tri junaĝaj,
altaj, belaj kaj kuraĝaj,
servas ĉiuj kun fervor’
sub la gvid’ de Ĉernomor’."
La cignin’ al princo diras:
"Jen do kial vi sopiras!
Ne malgaju, mia kar’,
scias mi pri tiu rar’.
Ja ĉi prodoj bravaj maraj
estas miaj fratoj karaj.
Do revenu sen ĉagren’
kaj atendu fratojn mem."
Princ’ revenis kun gajsento
kaj al mar’ de l’ turtegmento
ekrigardis: tuj l’ ondar’
ekmoviĝis sur la mar’,
displaŭdiĝis sovaĝhorde,
kaj el mar’ ekmarŝis borden,
skvamardante, en akord’
de la prodoj brava ord’.

Conte du roi Saltan

Ĉiuj tridek tri junaĝaj,
belstaturaj kaj kuraĝaj,
iris ili en la paroj
kaj, brilante per grizharoj,
al la urbo de la bord’
ilin gvidas Ĉernomor’.
De la turo princ’ rapidas,
karajn gastojn li invitas;
kaj de ĉie la popol’
hastas gapi kun scivol’.
Diras Ĉernomor’ kun digno:
"Sendis nin al vi la cigno,
kaj laŭ ŝia, do, ordon’
servu ni al princ’ Gvidon’,
gardu gloran urbon lian,
ĉirkaŭ ĝi patrolu ĉiam.
Ĉiun tagon ni denune
alvenados ĉiuj kune
nepre el la blua mar’
por ĉe-kremla gardostar’.
Revidiĝi ni do penos,
sed en maron tuj revenos:
premas teraero nin."
Ĉiuj rehejmigis sin.
Sur la mar’ ŝipet’ navigas,
vaga vent’ ĝin rapidigas;
kuras ĝi al sia cel’
sub levita blanka vel’
preter kruta la insulo,
preter urbo-grandegulo;
pafas de la kaj’ kanon’ -
albordiĝi la ordon’.
Ŝipanar al bord’ descendas,
gastojn princ’ Gvidon’ atendas:
"Kion, gastoj, vi negocas
kien, do, vi plue flosas?"
Diras ili por respond’:
"Ni veturis ĉirkaŭ mond’
kun komerca sortimento -
ŝtalarmiloj, or’, arĝento.
Nun jam venis tempolim’
naĝi plu al marproksim’,
preter la insul’ Bujano
al la glora car’ Saltano."
"Diru antaŭ cara tron’:
lin salutas princ’ Gvidon’."
Gastoj al li riverencis,
plu vojaĝi rekomencis.
Jen rapidas princ’ al mar’,
la cignin’ jam en ondar’.
Li petegas: "La animo
vokas min al malproksimo!.."
Kaj aspergis ree lin
nun abunde la cignin’.
Tuj en nova jam aspekto
de zumanta burd-insekto
li ekflugis post ŝipet’,
ĝin atingis en moment’.
Malleviĝis malrapide
fende kaŝis sin inside.
Gaje bruas mara vent’,
hastas ŝip’ al orient’,
preter la insul’ Bujano
al la fama car’ Saltano,
kaj la dezirata land’
jam videblas de l’ ŝiprand’.
Gastoj al la bord’ descendas,
ilin car’ Saltan’ atendas
kaj post ili al palac’
flugis "burdo" kun aŭdac’.
Sidas en ĉambreg’ brilanta
car’ kun kron’ ordiamanta
sur la tron’ sub baldaken’,
survizaĝe - nur ĉagren’.
Teksistin’, kuiristino,
kune kun la svatistino
sidas vice apud car’,
por triop’ - okuloj kvar.
Manĝotabl’ por gastoj pretas,
car’ rakonti ilin petas:
"Kien iras vi laŭ mar’
kaj ĉu longe, sinjorar’?
Kiom bonas viv’ transmara,
en la mondo - kio rara?"
Diras gastoj por respond’:
Ni navigis ĉirkaŭ mond’.
Ne malbonas viv’ transmara,
en la mond’ - jen kio rara:
kuŝas sur la mar’ insul’,
surinsule - urb-belul’.
Kaj miraklo tie estas:
mar’ ekbolas, ektempestas,
muĝas, hurlas en sovaĝ’,
ĵetas brue sin al plaĝ’,
ĝin inundas ondohordo,
kaj aperas sur la bordo
skvamardante el la ond’
prodoj en la brava ord’.
Ĉiuj tridek tri junaĝaj,
altstaturaj kaj kuraĝaj,
ĉiuj servas kun fervor’.
Brava onklo Ĉeraomor’
ilin gvidas el la maro.
Ĉiuj iras par’ post paro
por gardado de l’ insul’
en patrol’ ĉe kremla mur’.
Jen fidinda sen komparo,
brava, zorga gardistaro.
En la nom’ de l’ princ’ Gvidon’
ni salutas laŭ ordon’.”
Car’ Saltan’ miraklon miras:
"Se plu vivos mi, - li diras,-
gastos sur mirakl-insul’
Ĉe Gvidon’ mi kun plezur’!"
Sidas fratinpar’ silente.
Svatistino elokvente
kun rideto ruza diras:
"Kiu do pro tio miris?
Homoj el la maro venas,
en patrol’ ĉe mur’ promenas.
Ĉu mensogo ĝi aŭ ver’ -
ne mirinda ĉi aper’.
Jen miraklo sur la tero
(diras famo - certa vero):
estas caridin’ trans mar’,
laŭ beleco sen kompar’.
Ŝi superas tagan lumon,
nokte anstataŭas lunon,
sub harligo luna hel’,
sur la frunt’ radias stel’.
Ŝi pavinmajeston spiras,
kiam lantapaŝe iras;
ŝi parolas kun kviet’ -
kvazaŭ lirlas riveret’.
Oni povas diri juste:
ĝi - miraklo vera, ĝuste!"
Gastoj saĝaj sidas mute
kaj aŭskultas sendiskute.
Miras caro kun sincer’,
kaptas princon la koler’,
sed kompat’ malhelpas lin
okulpiki al l’ onklin’.
Super ŝi li zumon faras
kaj sur nazon rekte falas,
ĝin bravul’ momente - pik!
Tuj aperis la vezik’.
Ree - svarm’, alarmo, krioj:
"Helpu, homoj, do, pro Dio!
Kaptu, tenu, premu ĝin,
al fiburdo - murdo, fin’!
Tuj atendu iomete..."
Tra fenestro burd’ kviete
tuj eskapis kaj sen bar’
flugis hejmen trans la mar’.
Princ’ ĉe l’ blua mar’ vagadas,
per okuloj ondojn gladas,
kaj en blua vidas mar’ -
la cignino en ondar’.
"Bonan tagon, princ’ bonvena!
Kial estas vi ĉagrena?
Kio, do, afliktas vin?" -
alparolas la cignin’.
Princ’ respondas: "La angoro
min suĉadas de la koro:
ĉiu viro - kun edzin’,
sola mi ne havas ŝin!"
"Kaj pri kiu vi sopiras?"
"Nu, enmonde, oni diras,
estas caridin’ transmara
kun belec’ konsterne rara.
Ŝi superas tagon luman,
nokte anstataŭas lunon,
sub harligo - luno-hel’,
frunte brilas arda stel’.
Kaj ŝi plenas de sublimo,
havas paŝon de pavino,
kaj parolo ŝia - med’:
lirlas kvazaŭ riveret’.
Sed ĉu vere eblas tio?" -
princ’ demandas kun kortimo.

Conte du roi Saltan

Meditinte en silent’
cignin’ diras post moment’:
"Estas tia junulino,
sed ne ganto - la edzino:
ne tireblas for de l’ man’
por ŝin kaŝi en kaftan’.
Mi komplezos vin konsile:
do, pri ĉio ĉi trankvile
pensu vi kun diligent’,
ke ne venu poste pent’."
Princ’ persvadi ĵure penis,
ke edziĝi tempo venis,
ke aperis la decid’
post cerbumo kaj medit’.
Ke kun la anim’ pasia
por la belulino tia
li piede de ĉi land’
iros eĉ al mondorand’.
Ŝi per sopirĝem’ mildkore
diris: "Kial serĉi fore?
Via sort’ apudas vin.
Mi ja - tiu caridin’."
Tiam post ĉi tiuj diroj
Ŝi eksvingis per flugiloj
kaj ekflugis super mar’
al surborda arbustar’.
Kaj per sorĉa manier’
l’ plumoj falis al la ter’,
kaj el la cignina sino
tuj aperis caridino.

Conte du roi Saltan

Sub harligo - lunohel’,
frunte brilas arda stel’ ;
ŝi pavinmajeston spiras,
kiam lantapaŝe iras;
vortoj ŝiaj - dolĉa med’,
lirlas kvazaŭ riveret’.
Caridinon ĉirkaŭprenas,
al la blanka brust’ alpremas
kaj kondukas haste ŝin
li al kara la patrin’.
Falas princo al piedoj
de l’ patrin’ kun ardaj petoj:
"Estu ŝi por mi edzin’,
obeema vin filin’.
Petas arde ni permeson -
por la nupto vian jeson’,
benu idojn, laŭ la mor’,
vivi ame en konkord’!"
Super kapoj de l’ junparo
kun ikon’ miraklofara
diras larme la patrin’:
“Dio rekompencu vin."
Princ’ ne longe sin preparis
kaj la nupton baldaŭ faris.
Kaj ekvivis juna par’
en atend’ de l’ naskitar’.

Conte du roi Saltan

La ŝipet’ laŭ mar’ navigas,
freŝa vent’ ĝin rapidigas;
kuras ĝi al sia cel’
sub la ventstreĉita vel’
preter kruta la insulo,
preter urbo-grandegulo;
pafas de la bord’ kanon’ -
albordiĝi la ordon’.
Kajon ŝipanar’ descendas,
gastojn princ’ Gvidon’ atendas,
kaj manĝigas, kaj trinkigas,
kaj respondi li instigas:
"Kion, gastoj, vi negocas,
kien, do vi, plue flosas?"
Diris ili por respond’:
"Ni veturis ĉirkaŭ mond’
kaj negocis ni ne vane,
ĉian varon sendogane;
nia vojo - al terrand’:
orienten al hejmland’,
preter la insul’ Bujano
al la glora car’ Saltano."
Princ’ al ili diris nur:
"Estu bona la vetur’
tra la mar, tra l’ oceano
al la glora car’ Saltano,
kaj plu tenu en memor’
via reĝo kaj sinjor’,
ke delonge li promesis
nin viziti, sed forgesis.
Lin salutu kun honor’!"
Gastoj - vojen, princ’ Gvidon’
kun l’ edzin’ ĉi foje restis
kaj plezure kun ĉeestis.
Gaje bruas mara vent’,
kuras ŝip al orient’,
preter la insul’ Bujano
al la glora car’ Saltano,
kaj la tre konata land’
jam videblas de ŝiprand’.
Ŝipanar’ al bord’ descendas,
car’ Saltan’ jam ĝin atendas.
L’ gastoj vidas: sur la tron’
caro sidas kun la kron’.
Kaj la fratinpar’ intriga
kun avino Babariĥa
sidas vice apud car’,
por triop’ - okuloj kvar.
Jam regal’ por gastoj pretas,
car’ rakonti ilin petas:
"Kien iris vi laŭ mar’
kaj ĉu longe vi, gastar’?
Ĉu trans maro bonas vivo?
Kaj en mond’ miraklas kio?"
Gastoj diris por respond’:
"Ni navigis ĉirkaŭ mond’.
Ne malbonas viv’ transmara,
jen en mond’ miraklo rara:
kuŝas sur la mar’ insul’,
sur ĝi - urbo-grandegul’,
kun orkapaj temploj belaj,
kun ĝardenoj ĉekastelaj;
sub piceo, ĉe palac’ -
dom’ kristala sur la plac’.
Tie loĝas nur sciuro -
jen miraklo de l’ naturo!
Sciureto ĉi dresita
inventisto estas sprita:
kun kantado por plezur’
fendas nuksojn la sciur’.
Kaj la nuksoj ja - juveloj’:
oraj estas nuksoŝeloj,
ene - kernoj el smerald’;
la sciur’ - sub flego, gard’.
Kaj mirakl’ alia estas:
mar’ ekbolas, ektempestas,
muĝas, hurlas kun sovaĝ’,
ĵetas brue sin al plaĝ’,
ĝin inundas ondohordo,
kaj aperas sur la bordo
prodoj - juna bravular’
skvamardante el la mar’,
samegalaj laŭ fervor’
kun gvidanto Ĉernomor’.
Jen fidinda sen komparo,
plej zorgema gardistaro.
Kaj ĉe l’ princo -junedzin’,
kiun gapis ni sen fin’.
Ŝi superas tagan lumon,
nokte anstataŭas lunon,
sub harligo - lunohel’,
sur la frunt’ radias stel’.
Princ’ Gvidon’ la urbon regas,
ĉiuj laŭdas lin, gloregas;
la saluton sendas li
kun riproĉo, car’, al vi,
ĉar delonge vi promesis
lin viziti, sed forgesis."
Pacienc’ nun lasis caron,
ekipigas li ŝiparon,
sed ĉetrona ina kliko -
du fratinoj, Babariĥa -
spitas kontraŭ cardecid’ -
al mirakl-insul’ vizit’.
Tamen li jam ne hezitas’,
la kovardulinojn bridas.
"Ĉu mi - caro aŭ infan’?
ekkoleris nun Saltan’ -
mia vol’ !” - li piedfrapis,
iris for kaj porde klakis.
Princ’ observas en silent’
bluan maron kun atend’.
Ĝi ne bruas, ne sin ĵetas
kaj apenaŭ nur plaŭdetas.
En lazura for’ de l’ maro
ekmontriĝis la ŝiparo:
tra l’ eben’ de l’ oceano
iras ŝipoj de Saltano.
Princ’ eksaltis ĉe la vid’,
ekkriegis pro ekscit’:
"Ho, karega vi patrino!
Kaj vi, mia junedzino!
Nur rigardu vi al mar’:
iras al ni l’ paĉjo-car’!"

Conte du roi Saltan

Al insul’ sin flot’ direktas,
ĝin Gvidon’ per lorno spektas;
sur ferdeko, vid-al-vid’,
lornas caro kun avid’;
kaj kun caro du fratinoj,
Babariĥa-svatistino
gapas mire de l’ ŝiprand’
al la nekonata land’.
Jen kanonoj ekparolis,
sonoriloj eksonoris.
Iras mem Gvidon’ al mar’
por renkonto kun la car’
kaj triopo-virinkliko:
du fratinoj, Babariĥa.
Sekvas urben l’ procesi’
senparoloj inter si.
Venas ĉiuj al palaco:
brilas apud mur’ kirasoj,
bravajn prodojn vidas car’:
tridek tri en gardostar’,
altstaturaj kaj junaĝaj,
ĉiuj belaj kaj kuraĝaj,
servas ili kun fervor’
ĉe gvidanto Ĉernomor’.
Dom’ kristala sur la placo,
sub piceo ĉe palaco,
kun kantado por plezur’
fendas nuksojn la sciur’.
La smeraldojn ĝi elprenas
kaj en la saketon trenas.
Por monera produktado
Or-smeralda ŝel-krakado.
Spektas plue la gastaro -
kio do? Princino-raro:
sub harligo lumas lun’,
frunte brilas stelo-sun’.
Ŝi de majesteco plenas
kaj pavine paŝojn tenas,
kun apuda bopatrin’.
Spektas car’ - rekonas ŝin…
Lin ekkaptis emocio!

Conte du roi Saltan

"Kion vidas mi, ho, Dio?" -
haltas spiro dum moment’...
Dronas car’ en larmtorent’,
ĉirkaŭbrakas la carinon,
filon kaj la bofilinon.
Ĉetabliĝis ĉiuj. Kaj
ekbruegis festen-gaj’.
Kaj malica trio-kliko
pro la timo en paniko
en anguloj kaŝis sin’
oni trovis pene ĝin.
Ili ĉion tuj konfesis,
ekploregis, pardonpetis.
Car’ pro sia ĝojhumor’
sendis ilin hejmen for.
Pasis tag’ - Saltano nia
enlitiĝis satebria.
Mi per med’ sensoifiĝis -
nur lipharoj entrempiĝis.

Conte du roi Saltan

Retour     Version française (extraits)     Version russe intégrale


Mythes

AccueilContesContes de Pouchkine


© Russie virtuelle