Contes
Feuille Contes
Contes de Pouchkine
Feuille Contes

La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto


Tradukita de Sergej Rublov


Vivis kun sia edzino
Maljunul' apud blua maro;
En kabano kaduka li loĝis
Tridek jarojn laŭ ĝusta kalkulo
Fiŝojn kaptis aĝulo maljuna,
Spinis hejme lia edzino.

Conte du pêcheur et du poissillon

Foje ĵetis la reton en maron,
Trenis reto el maro nur ŝlimon!
Li reĵetis la reton en maron,
Trenis reto nur herbon profundan.
Triafoje li ĵetis la reton,
Trenis reto nur fiŝon malgrandan,
Ne kutiman, sed orkoloran.
Jen ekpetis la fiŝ' orkolora.
Per la voĉo simila la homa:
"Vi forlasu min ree al maro,
Elaĉeton mi pagos tre grandan,
Ajnon donos laŭ via deziro."
La fiŝisto ekmiris, ektimis:
Tridek jarojn fiŝkaptis li sperte,
Sed na aŭdis parolon de fiŝo.
Li forlasis la fiŝon mirindan
Kaj li diris vortojn karesajn:
"Estu vi en libero, fiŝeto!
Vi fornaĝu al maro plej blua
Kaj promenu en plena libero."

Conte du pêcheur et du poissillon

ELa fiŝisto revenis al hejmo,
Al edzino aferon rakontis:
"Nekutiman mi kaptis fiŝon,
Estis fiŝo orkolora;
Ĝi parolis per nia parolo,
Ege petis forlasi al maro.
Elaĉeton promesis ĝi grandan, --
Ajnan pagon laŭ mia deziro.
Elaĉeton ne prenis mi tute,
Mi forlasis ĝin simple al maro."
Ekinsultis kolera edzino:
"Stulta kapo, malsaĝa gapulo!
Elaĉeton ne povis akiri!
Se vi petus almenaŭ la trogon,
Nia trogo jam tute feniĝis."
Jen li iras al maro plej blua,
Kaj la maro ondiĝas iome.
Vokas li la fiŝeton malgrandan.
La fiŝeto alvenis, demandis:
"Sed vi kion bezonas, fiŝisto?"
Kun respekta kliniĝo li diris:
"Plenfavoru, sinjoro fiŝeto,
tre insultas min mia edzino,
Ŝi ne donas al mi trankviliĝon.
Tre bezonas ŝi novan trogon,
Nia trogo jam tute feniĝis."
Kaj respondis la fiŝo malgranda:
"Ne malĝoju, vi iru trankvile.
Novan trogon posedos vi baldaŭ."
La fiŝisto revenis al hejmo,
Novan trogon jam havas edzino.
Sed insultas ŝi, akre riproĉas:
"Stulta kapo, malsaĝa gapulo!
Jen elpetis vi, stulta, la trogon!
Ĉu profiton produktas la trogo?
Vi revenu, stultulo al fiŝo,
Kun kliniĝo elpetu vi domon."

Conte du pêcheur et du poissillon

Jen li iras al maro plej blua
(Malserenas la maro plej blua),
Vokas li la fiŝeton malgrandan.
La fiŝeto alvenis, demandis:
"Sed vi kion bezonas, fiŝisto?"
Kun respekta kliniĝo li diris:
"Plenfavoru, sinjoro fiŝeto!
Tre minace insultas edzino,
Ŝi ne donas al mi trankviliĝon:
Domon petas virino grumblema."
Kaj respondis la fiŝo malgranda:
"Ne malĝoju, vi iru trankvile.
Estu tiel: vi havos la domon."
Jen li iras al sia kabano.
Malaperis kabano jam tute;
Kun mansardo vidiĝas la domo,
Blankan tubon el brikoj ĝi havas
Kaj pordegon el kverkaj tabuloj.

Conte du pêcheur et du poissillon

La edzin' ĉe fenestro apudas,
Ŝi insultas severe la edzon:
"Stulta kapo, malsaĝa gapulo!
Jen elpetis vi, stulta, la domon!
Vi revenu al fiŝo kun peto:
Min jam tedis la stat' kamparana,
Estu mi nobelino hereda."
Jen li iras al maro plej blua
(Malkvietas la maro plej blua).
Vokas li la fiŝeton malgrandan,
La fiŝeto alvenis, demandis:
"Sed vi kion bezonas, fiŝisto?"
Kun respekta kliniĝo li diris:
"Plenfavoru, sinjoro fiŝeto!
Pli ol iam malsaĝas edzino,
Ŝi ne donas al mi trankviliĝon:
Tedis ŝin jam la stat' kamparana
Volas ŝi nobelecon heredan."
Kaj respondis la fiŝo malgranda:
"Ne malĝoju, vi iru trankvile."
Jen li iras al sia edzino,
Kaj li vidas la domon sinjoran.
Sur peron' la edzino nun staras
En zibela tre kara ĵaketo,
Sur la kapo - la kufo kun oro,
Sur la manoj - la ringoj juvelaj,
Sur piedoj - boteloj ruĝledaj;
Ŝin priservas fervoraj servistoj
Kaj ŝi batas ilin rigore.
La fiŝisto salutas edzinon:
"Bonan tagon, nobel-sinjorino!
Ĉu vi estas nun plene kontenta?"
Sed ekkriis minace edzino,
Sendis servi al ejo ĉevala.

Conte du pêcheur et du poissillon

Pasis unu semajno, alia.
Pli ol iam malsaĝas edzino:
Lin resendas al fiŝo malgranda.
"Vi revenu la fiŝo kun peto;
Tedis min nobeleco hereda,
Estu mi la reĝino tutpova."
La fiŝisto ektimis, ekpetis:
"Ĉu vi perdis la saĝon entute?
Vi ne scias la reĝajn kutimojn!
Tutan regnon ridigos vi certe."
Pli koleras maljuna edzino,
Ŝi ekfrapis al edzo la vangon.
"Ĉu vi rajtas disputi, kanajlo,
Kontraŭ mi, nobelino hereda?
Iru vi al la mar' sendiskute,
Se ne volas devigan kondukon."
Jen li iras la maro denove
(Tutnigriĝis la maro plej blua).
Vokas li la fiŝeton malgrandan,
La fiŝeto alvenis, demandis:
"Sed vi kion bezonas, fiŝisto?"
Kun respekta kliniĝo li diris:
"Plenfavoru, sinjoro fiŝeto!
La edzino denove ribelas:
Tedis ŝin nobeleco hereda,
Volas esti reĝino tutpova."
Kaj respondis la fiŝo malgranda:
"Ne malĝoju, vi iru trankvile!
Estos ŝi la reĝino tutpova."
Jen li iras al sia edzino.
Antaŭ li grandas reĝa palaco.
Kaj edzin' en palaco majestas,
Apud tablo ŝi sidas impone.
Ŝin priservas nobeloj, bojaroj,
Ŝin regalas per vino transmara
Kaj per kukoj kun stampo desegna.
Ŝin ĉirkaŭas gardistoj minacaj,
Tenas ili surŝultre hakilojn.
La fiŝisto maljuna ektimis,
Ĝis la tero kliniĝis fiŝisto:
"Bonan tagon, reĝino minaca!
Ĉu vi estas nun plene kontenta?"

Conte du pêcheur et du poissillon

Ne atentis lin lia edzino,
Ŝi ordonis forpeli lin tute.
Jen alkuris nobeloj, bojaroj
Kaj kun frapoj forpelis fiŝiston.
Apudpordaj gardistoj alkuris,
Per hakiloj minacis severe;
Kaj popolo nur mokis, rikanis:
"Juston trafis vi, stulta kampulo,
Estas bona por vi leciono:
Ne sidiĝu en seĝon sinjoran!"
Pasis unu semajno, alia.
Pli ol iam malsaĝas edzino.
Korteganojn ŝi sendas al edzo,
Reveniĝa ŝi edzon denove,
Ŝi parolas al edzo maljuna:
"Vi revenu al fiŝo kun peto.
Mi ne estu reĝino tutpova,
Estu mi la mastrino de maro.
Vivos mi en la mar-oceano,
Servos min la fiŝeto malgranda,
Kuriero por mi ordinara."
La fiŝist' ne kuraĝis disputi,
Ne aŭdacis li spite paroli.
Jen li iras al maro plej blua,
En la maro - la nigra ŝtormego;
Alte ŝvelis la ondoj koleraj,
En moviĝ' ili hurlas kaj muĝas.
Vokas li la fiŝeton malgrandan,
La fiŝeto alvenis, demandis:
"Sed vi kion bezonas, fiŝisto?"
Kun respekta kliniĝo li diris:
"Plenfavoru, sinjoro fiŝeto!
Kion fari al ino kanajla!
Plu ne volas ŝi esti reĝino,
Volas esti mastrino de maro;
Volas vivi en mar-oceano,
Ke vi servu al ŝi ĉiutage,
Kvazaŭ estas vi kuriero."
Jam nenion respondis fiŝeto,
Nur ĝi plaŭdis akvon per vosto
Kaj en maron ĝi profundiĝis.
Li atendis respondon tre longe,
Tute vane, li hejmen revenis, -
Antaŭ li - la kabano malnova,
Sur la sojlo sidas edzino,
Kaj apude - la trogo fendita.

Conte du pêcheur et du poissillon

Version française (extraits)     Version russe intégrale


Mythes

AccueilContesContes de Pouchkine


© Russie virtuelle