HUMURO
Stas Kozlovskij
Cifereca Dostojevskij,
aŭ la fino de paperaj libroj
http://ctac.livejournal.com/15484.html
Ordinara
moskva loĝejo, jaro 2018.
-
Paĉjo, ĉu mi povas preni 99 dolarojn de via karto? Endas
pagi libron…
- Kiun libron?
- Nu, tiun... Dostojevskij.
"Krimo kaj puno".(1)
- Kial aĉeti? Ni jam havas
ĝin.
- Ĉu? En kiu dosiero?
- Kiel rilatas dosieroj? Jen
ĝi staras sur breto.
- Aaĉ. Tio ja estas papera
libro!
- Kaj kio do? Mi legis ĝin
en via aĝo.
- En via aĝo, en via aĝo… Ne
estas en ĝi serĉilo. Kiel mi trovos citaĵojn, laŭ vi? Estas
nek son-akompano. Nek movbildoj. Nur la teksto, en kiu eĉ
ne eblas ŝanĝi la tiparon. Ĉu vi freneziĝis ? Oni mokegos
min en la lernejo! Legu tian aĵon vi mem.
- Nu, bone. Jen, prenu DVD-on.
Mi aĉetis ĝin antaŭ dekkvin jaroj.
- Kion? DVD-on? Per kio mi
legos ĉi tiun antikvaĵon, laŭ vi? Donacu ĝin al politeĥnika
muzeo. Vi povas proponi al mi ankaŭ trubendon kun Dostojevskij!
- Se vi estas tiom saĝa, serĉu
ĝin en interreto kaj elŝutu senpage.
- Elŝuti libron? Senpage?!
- Nu, jes. Kiel alie? La libroj
de Dostojevskij devas jam delonge aparteni al publika havaĵo…
Ĝi certe estas ie .
- He, paĉ'! Eble ĉe vi, en
komenco de la jarcento, oni povis elŝuti senpage. Ĉu vi
ne scias, ke jam ekde kvin jaroj ĉiuj aŭtorrajtoj de ĉiuj
libroj estis poreterne transdonitaj al Usona Asocio de Eldonistoj?
Ĉu vi volas, ke mi iru dumvive en malliberejon?
- Sed Dostojevskij ja ne estas
usonano! Kiel rilatas usonanaj eldonistoj?
- Kiu zorgas pri tio? Paĉjo,
ĉu vi hazarde ne estas kontraŭ-tutmondiĝisto?
- Ne, filĉjo, certe ne! Sed
estas domaĝe elspezi preskaŭ 100 dolarojn por dosiero. Prefere
petu ĝin al viaj samklasanoj, ili ĝin certe havas. Kaj vi
poste donos al ili alian dosieron.
- Jeŝ! Se ili donos al mi
sian Dostojevski, kie mi legos ĝin?
- Kiasence "kie"?
Ili legos sian kopion en sia hejmo, kaj vi legos vian kopion
ĉi tie.
- Ho, vi tiom regresis… La
libro legeblas nur per la komputilo, per kiu ĝi estis aĉetita.
Ankaŭ la polariz-kodo estos malsama… Finfine, paĉj', donu
la spesojn! Mi aĉetos normalan libron.
- Nu, bone. Jen unu-uza pasvorto
por preni 99 dolarojn de nia konto. En mia tempo, 100 dolarojn
estis granda monsumo…
- OK. Mi elŝutis. Thanks.
- Do, lasu min rigardi… Aŭskultu,
filĉjo, kio estas tiuj bildetoj? Laŭ mia memoro, ili ne
estis en la romano…
- Nu, tio estas reklambendoj.
Sen ili, la libro kostas 699 dolarojn.
La
malfermita dosiero buntis je lumpulsantaj anoncoj: "Axe
Professional, 2018 – modernaj hakiloj akrigitaj per
lasero", "Salono de beligado Ĉe Lizanjo
– mi ne lasos vin iĝi maljunulino", "Ĉu vi havas
problemojn? Konfida psiĥologia servo Porfirij",
"Kreditoj, pruntedonoj – kun etaj rentumoj", "RASKOLNIKOFF.COM
– venigu petolemajn oldulinojn al ĉiu punkto de la terglobo"…
-
Diru, filĉjo, kial la teksto de la romano ne videblas? Ĉu
necesas atendi ĝis la reklambendoj malaperos?
- Vi kvazaŭ falis de la Luno!
Cent jarojn vi atendos. Tekston necesas legi tra polarigaj
okulvitroj. Sen okulvitroj videblas nur reklamo.
- Sed por kio?..
- Kiel - por kio? Por tio ke
neniu, krom la paginto, povu legi la libron! Imagu: mi aĉetas
libron, kaj iu, sen ion aĉeti, povus ĝin legi super mia ŝultro…
- Kia stultaĵo. Kaj se ankaŭ
mi metus la okulvitrojn?
- Ha, vi mirigas min! La dosiero
estas alĝustigita nur por miaj okulvitroj. Aliaj okulvitroj
havas alian polariz-kodon.
- Bone, donu al mi viajn okulvitrojn.
Mi rigardos la libron per ili.
- Kiel vi rigardos? Ili ne
rekonos vin laŭ via retino. Vi vidos nenion, krom la mesaĝo
pri tio, ke vi metis aliulajn okulvitrojn! Bone, paĉj', ne
ĝenu min per viaj stultaĵoj. Mi devas legi ĉion rapide, antaŭ
ol la licenco finiĝos. Alie necesos plilongigi luigadon de
la dosiero, aŭ la libro memdetruos. Ne ĝenu, mi legas…
3 horoj poste
-
Uff! Finite. Mi tralegis!
- Ĉu vi ĉion tralegis? "Krimon
kaj punon" - dum tri horoj?!
- Nu, jes. Mi tralegus eĉ pli
rapide, se ne estus reklamaj paŭzoj ĉiun duonhoron.
- Mi tamen ne kredas! Ekzemple,
kiu estas Svidrigajlov?
- Kiu?..
- Haa, ĉio klaras. Kiu estas
Luĵin? Kiu estas Sonja Marmeladova?
- Ho, vi tedas! Kiel mi povas
tion scii? Mi ja legis Home Edition. Ĝi estas nur
pri tio, ke Raskolnikov mortigis maljunulinon per hakilo,
kaj poste konfesis sian krimon. Por legi pri la aliaj, endas
aĉeti Professional version aŭ eĉ Enterprise
Edition. Ni ne havas tiom da mono…
- Frenezige… Kien iras la
mondo!
- Ĝi jam alvenis. Endis pensi
pri tio antaŭ dekkvin jaroj, se ne pli frue.
(Ĉi tiu teksto estas kopiebla kaj disvastigebla
- libere, senpage kaj senlime)
Teksto en la franca
__________
1. Vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Krimo_kaj_Puno
|